Nia konkurso ĉijare okazos 2018-11-17 + 18 tempo: 00:00 ĝis 23:59 UT Ĉiuj bendoj, ĉiuj moduladspecoj. Echolink valoras kiel aldona bendo Poentoj: unu por ĉiu kontakto je ĉiu bendo Raportoj: RS(T) + laŭsekva numero 001, 002 ktp. Kopion de via taglibro sendu al DJ4PG dj4pg ĉe t-online.de Our contest occurs 2018-11-17 + 18 this year time: 00:00 to 23:59 UTC All bands, all modes. Echolink is valid as additional band Points: one point for each QSO on each band Reports: RS(T) + running number 001, 002 etc. Send copy of your log to DJ4PG dj4pg at dj4pg at t-online.de Languages: Esperanto and all others
Ĉi mi estas sola ĉi tie? Bonvolu reagi. Ĉu vi havas bonan stacion? 5-elementan antenon? Mia 3-elementa nun bedaŭrinde kuŝas sur mia garaĝo. Uzebla nur estas plurbenda dipolo. Tamen mi klopodos laŭeble. Lasu nin demonstri, ke nia ideo vivas! Hans DJ4PG
Ne, vi malpravas, nia lingvo feliĉe plu estas uzata kaj esperantistoj nur "gvatas"... Sed prefere ni malkaŝe kaj aktive uzu la lingvon! 73, James PY2SPS
Mi estas rekomencanto. Mi partroprenos la konkurson. Mi esperas kontakti multajn el vi. http://www.letrilogis.fr/f5jsq-esperanto.html ankaû : http://www.letrilogis.fr/esperanto.html 73 Paul F5JSQ
Vi tute ne estas sola, kara Hans, kiel vi konstatas per reagoj de niaj amikoj James Rezende - PY2PS, Paul - F5JSQ kaj mi mem. Cetere, gratulon al Paul pro la bela radioĉambro kaj aparataro! Mi volas kapti la okazon por inviti PY2PS ankaŭ partopreni ĉi-jaran konkurson per Echolink, kiel mi faras dum pluraj jaroj kiam propagado lamas.
Ho, nun reagoj venis, jam tri! Sed en la listo, kiu aperas, se oni enmetas la serĉvorton Esperanto, estas multaj pli, nome 82 voksignoj. El tiuj ĉ. 50 estas individuaj. Espereble multaj aperos en la konkurso. Alskribu aŭ altelefonu tiujn, kiujn vi konas. Eble multaj ne atentas kaj bezonas vekiĝon. Ĝis morgaŭ! Hans
Ĉar mia anteno por MI (mallongaj ondoj) ŝajnis malbone funkcii, mi hodiaŭ muntis aldonan W3DZZ. Estis tre malvarme. Mi devis dufoje eniri kaj trinki varmegan trinkaĵon, fine sukcesis. Ni vidu!
Malgraŭ tre malbonaj kondiĉoj partopreno estis sufiĉe bona. Multaj partoprenis per Echolink. Partoprenis 18 stacioj el 11 landoj. Mi nun atendas kelkajn restantajn taglibrojn. Meze de jan. mi volas aperigi la kompletan rezulton. ĝis! Hans, DJ4PG Nia venonta konkurso: 2019-nov.-16 + 17
Fina rezulto: Eteraj kondiĉoj estis denove malbonaj, tial granda parto de la kontaktoj estis en EL. partoprenis 20 stacioj el 11 landoj. Final rezult: Konditions on shortwave were agn bad. Therefore majority of QSOs was in EL. Participated 20 stations from 11 countries. Hans DJ4PG