ad: CQMM-1

Esperanto-konkurso 2018

Discussion in 'Contests, DXpeditions, QSO Parties, Special Events' started by DJ4PG/SK2023, Sep 30, 2018.

ad: L-HROutlet
ad: l-rl
ad: abrind-2
ad: Left-3
ad: L-MFJ
ad: Left-2
ad: Radclub22-2
  1. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Nia konkurso ĉijare okazos 2018-11-17 + 18
    tempo: 00:00 ĝis 23:59 UT
    Ĉiuj bendoj, ĉiuj moduladspecoj. Echolink valoras kiel aldona bendo
    Poentoj: unu por ĉiu kontakto je ĉiu bendo
    Raportoj: RS(T) + laŭsekva numero 001, 002 ktp.
    Kopion de via taglibro sendu al DJ4PG dj4pg ĉe t-online.de

    Our contest occurs 2018-11-17 + 18 this year
    time: 00:00 to 23:59 UTC
    All bands, all modes. Echolink is valid as additional band
    Points: one point for each QSO on each band
    Reports: RS(T) + running number 001, 002 etc.
    Send copy of your log to DJ4PG dj4pg at dj4pg at t-online.de

    Languages: Esperanto and all others
     
    PT2CA likes this.
  2. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Ĉi mi estas sola ĉi tie?
    Bonvolu reagi. Ĉu vi havas bonan stacion? 5-elementan antenon? Mia 3-elementa nun bedaŭrinde kuŝas
    sur mia garaĝo. Uzebla nur estas plurbenda dipolo. Tamen mi klopodos laŭeble. Lasu nin demonstri,
    ke nia ideo vivas!
    Hans
    DJ4PG
     
  3. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    vere ŝajnas, ke nia lingvo ne plu viglas. :(
     
  4. PY2SPS

    PY2SPS Ham Member QRZ Page

    Ne, vi malpravas, nia lingvo feliĉe plu estas uzata kaj esperantistoj nur "gvatas"... Sed prefere ni malkaŝe kaj aktive uzu la lingvon!

    73,
    James PY2SPS
     
  5. F5JSQ

    F5JSQ Ham Member QRZ Page

  6. PT2CA

    PT2CA Ham Member QRZ Page

    Vi tute ne estas sola, kara Hans, kiel vi konstatas per reagoj de niaj amikoj James Rezende - PY2PS, Paul - F5JSQ kaj mi mem.
    Cetere, gratulon al Paul pro la bela radioĉambro kaj aparataro!
    Mi volas kapti la okazon por inviti PY2PS ankaŭ partopreni ĉi-jaran konkurson per Echolink, kiel mi faras dum pluraj jaroj kiam propagado lamas.


     
  7. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Ho, nun reagoj venis, jam tri!
    Sed en la listo, kiu aperas, se oni enmetas la serĉvorton Esperanto, estas multaj pli, nome
    82 voksignoj. El tiuj ĉ. 50 estas individuaj. Espereble multaj aperos en la konkurso.
    Alskribu aŭ altelefonu tiujn, kiujn vi konas. Eble multaj ne atentas kaj bezonas vekiĝon.
    Ĝis morgaŭ!
    Hans
     
  8. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Ĉar mia anteno por MI (mallongaj ondoj) ŝajnis malbone funkcii, mi hodiaŭ
    muntis aldonan W3DZZ. Estis tre malvarme. Mi devis dufoje eniri kaj trinki
    varmegan trinkaĵon, fine sukcesis. Ni vidu!
     
  9. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Malgraŭ tre malbonaj kondiĉoj partopreno estis sufiĉe bona. Multaj partoprenis per Echolink.
    Partoprenis 18 stacioj el 11 landoj.
    Mi nun atendas kelkajn restantajn taglibrojn. Meze de jan. mi volas aperigi la kompletan rezulton.
    ĝis!
    Hans, DJ4PG

    Nia venonta konkurso:
    2019-nov.-16 + 17
     
  10. DJ4PG/SK2023

    DJ4PG/SK2023 Ham Member QRZ Page

    Fina rezulto:
    Eteraj kondiĉoj estis denove malbonaj, tial granda parto de la kontaktoj estis en EL.
    partoprenis 20 stacioj el 11 landoj.

    Final rezult:
    Konditions on shortwave were agn bad. Therefore majority of QSOs was in EL.
    Participated 20 stations from 11 countries.

    Hans
    DJ4PG
     

Share This Page

ad: chuckmartin